LeterojKio estas distanco?Kiam mi estis juna, homoj veturis per ŝipo – grava trafikilo en mia regiono, kvankam malrapida. Per ŝipo mia patrino vizitis siajn gepatrojn, tamen malofte, ĉar ili loĝis tro longe for. Nepris 20 horoj da veturado: longa vojaĝo, kaj longa distanco, laŭ mia patrino. Tamen, pro la rapida evoluo de la ĉina ekonomio estas konstruitaj lastatempe ŝoseoj. Aŭtojn oni aĉetas: nun mi atingas per aŭto la hejmlokon de mia patrino ene de du horoj. Mia filineto opinias la distancon mallonga. Ĉu do la distanco estas longa aŭ ne? Mi ne scias. XU Jinming/pg Ĉinio
|