LeterojTeroristojXu Jinming ne komprenas, kial teroristoj mortigas senkulpajn homojn kaj mortigas eĉ sin mem (MONATO 2009/8-9, p. 7). Ĉu tiuj, kiuj faras tion, mem komprenas? Trovendaj kaj punotaj estu tiuj, kiuj pensas anstataŭ la senkulpuloj kaj manipulas ilin, por ke ili sin oferu por ties emoj! Ĉu senkulpuloj estas mortigendaj pro iu ajn kialo? Edmond LUDWIG Francio
|