EnkondukoGazet-erarojSupozeble ankaŭ en via kutima gazeto oftiĝis eraroj dum la pasintaj jar(dek)oj. Mi mem malkovras pli kaj pli multajn eĉ en renoma tutlanda ĵurnalo de Germanio, kiu ĉiam fieris pri sia senerara lingvaĵo. La problemo estas, ke eldonejoj maldungis ĉiujn reviziantojn, ĉar komputilaj korektoprogramoj estas multe malpli kostaj ol homfortoj. Sed eĉ plej ampleksa komputila programo ne kapablas malkovri ĉiujn lingvajn erarojn. Ankaŭ en nia revuo aperas eraroj, kvankam ni ne rezignis pri la lukso de homaj reviziantoj. Kiam antaŭ kelka tempo atentema leganto rimarkis plurajn nekutimajn erarojn en diversaj artikoloj, estiĝis diskutado inter la kunlaborantoj, kiel oni povus plibonigi nian sistemon de erar-serĉado. La principo estas, ke ne nur aŭtoroj kaj redaktoroj atentas pri malĝustaj vortoj kaj gramatikaĵoj, sed ke normale minimume du reviziantoj legas manuskripton kaj atentigas la redakcian sekretarion pri eraroj, tiel ke antaŭ enpaĝigo li povas elsarki ilin. Se do tiom da homoj provlegas, kial tamen aperas eraroj? Simple ĉar homoj estas eraremaj – nur la katolika papo estas memdifine neeraripova ... Aliflanke, oni ne povas aserti, ke multiĝis eraroj en nia magazino dum la jaroj. Sed tutcerte eĉ kun plej bona sistemo de kontrolado ni ne povos trovi ĉiujn erarojn. Krome ni ne volas ŝteli de iuj el vi la hobion de erar-ĉasado. Eble vi memoras, ke antaŭ longa tempo la „lingvopapo” Bernard Golden regule informis niajn legantojn pri la eraroj, kiujn li trovis en antaŭa numero. Liaj artikoloj, spicitaj per malicetaj komentoj, estis amuza legaĵo. Mi mem estas tre malbona revizianto; precipe en miaj propraj artikoloj mi ne facile trovas la erarojn, kaj ankoraŭ nun mi preferas presi manuskripton por revizii ĝin sur papero. Kun teksto sur la ekrano mi ĉiam havas problemojn. Sed tio probable estas nur mia persona malfacilaĵo. Post multjara redakta laboro kun papero mi ne kapablas forlasi tiun kutimon, ne plene fidante al komputilaj ekranoj. Kiel ajn, mi esperas, ke la reviziantoj trovos ankaŭ estonte tiujn erarojn, kiujn mi pretervidis. Sincere via Stefan MAUL
|