MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Brila perloĉeno

Mi ne hezitas konfesi, ke al kontakto kun Borges mi alvenis ege malfrue. Li estis jam fama, kiam mi estis lernejano, sed tiutempe apenaŭ en la italaj lernejoj oni studis ion pri fremdaj literaturoj, krom pri tiu de la lingvo, kiun oni studis kiel devigan, kaj por mi ĝi ne estis la hispana. Al Borges mi aliris multe pli poste per legado tra esperantaj tradukoj, kaj ioman konatiĝon mi ekhavis per eseoj, aperintaj ĉefe en Literatura foiro kaj Fonto; relative freŝdate aperis tradukoj en la reto. Tial mi ne surpriziĝis, ke la atenta legado de tiu ĉi antologio malfermis al mi mondon: la mondon de la fikcio de Borges, kie interplektiĝas kanvasoj, baziĝantaj sur rafinitaj referencoj klerecaj, kie renkontiĝas speguloj, ŝakoj, labirintoj. Borges nin sorĉas ĉefe per la fantasto de siaj noveloj, sed ankaŭ liaj poeziaĵoj, kaj en lia plej frua, kaj en lia dua periodo, estas trempitaj en fantasto, kvankam ĉiam kroĉita al realaj, plejparte personaj eventoj, kiel la blindiĝo aŭ la „ama sindediĉo al libroj”, kiel diras la mallonga antaŭparolo de Jorge Camacho.

Strangaj aventuroj

Pri Borges mem ne necesas paroli ĉi tie. Ĉiu literaturhistoria teksto abunde raportas pri ĉi tiu argentina verkisto, naskiĝinta en 1899 kaj vivinta dum kelke da junulaj jaroj en Svislando kaj en Hispanio. Kelkaj rakontoj el la recenzata kolekto venas el lia plej fama kolekto Ficciones, aperinta hispanlingve en 1944 kaj en la dua pliampleksigita eldono en 1956: en Tlön, Uqbar, Orbis Tertius imagata planedo estas prezentata kiel reala, kaj miksiĝas realaj kaj fikciaj situacioj; en La biblioteko de Babelo la universo estas rigardata kiel nepenetrebla senfinaĵo; en La loterio en Babilono la homa destino estas prezentata kiel rezulto de hazardo, laŭ leĝoj nedeĉifreblaj; en Funes, la memoroza kamparano, sekve de akcidento, akiras potencegan memorkapablon kaj mortas, subpremate de tiom giganta kaj senfina memoro, kiu en ĉiu momento vekas sennombran aron da pliaj memoraĵoj. La sekreta miraklo, novelo, kiu donas la titolon al la tuta kolekto, rakontas pri mortkondamnita literaturisto, kiu vivas unu plenan jaron en sia menso la etan momenton inter la ekzekuta komando pri pafado kaj la morto efektiva. Kiun sencon havas la mondo? Fikcio iĝas ŝlosilo, se ne por kompreni la mondon, almenaŭ por sin demandi pri ĝi. Plej multaj el la rakontoj estas rakontoj pri homoj, havintaj strangan aventuron, en milito, antaŭ morto, per akcidento, kie fikcio kaj realo tiom miksiĝas, ke ne distingeblas unu de la alia.

La longo de la noveloj estas varia, de duona paĝo al pli ol dek; se la duatipaj trenas la leganton malrapide en fantastan mondon, linion post linio, ne malpli trafaj estas la tute mallongaj: la dudek du linioj de La du reĝoj kaj la du labirintoj enhavas tiom da filozofio (da saĝa filozofio!), kiom rakonto dudekoble pli longa. Paralelon oni povus trovi en la ezopa fablo La vulpo kaj la cikonio, sed la transpono el la helena medio en la medion de Babilonio kun Alaho, reĝoj, armeoj kaj militoj estas vere majstra. La poezia parto ampleksas okonon de la tuta libro.

Densa je signifo

Grandan intereson Borges havas al la lingvo, tiel ke ĉiu lia vorto estas densa je signifo; interesa estas ankaŭ lia eseeto pri la analiza lingvo de Wilkins, unu el la sennombraj provoj krei lingvon laŭ klasifiko de la konceptoj kaj ilia subdivido laŭ klasoj. Wilkins estas nun forgesita, kaj lia nomo apenaŭ troviĝas en la fakaj libroj pri planlingvoj; sed Borges kaptas la okazon por esprimi sian koncepton pri la esenco de lingvo.

Interesa aldono en la libro estas la listo de la jam aperintaj verkoj de Borges. Kelkaj el ili estas enprenitaj en ĉi tiun libron; de aliaj pecoj jam tradukitaj aperas ĉi tie nova traduko; aliaj estas vere komplete novaj: materialo por la kono pri Borges estas nun konsiderinde pli disponebla.

Legado de Borges ne estas facila, kaj lia klereco, tiel larĝamane distribuita tra ĉiuj liaj verkoj, ne malofte estis juĝata kiel sinmontra parademo. Eĉ ordinare klera homo bezonas, tamen, ĉiam konsulti la (abundajn) librofinajn notojn por kompreni aludojn al personoj, mitoj, historiaj eventoj, religiaj kredoj, literaturaj verkoj. Sed tiun penon leganto povas ŝpari, kondiĉe ke li konsideru nekonatan de li nomon kiel fikciaĵon: ne nepras, ke ĝi havu historian kunligon; la arto de Borges funkcias same fascine. Tradukado iĝas do defia, kaj la teamo de dek unu tradukintoj, gvidata de la redaktoro kaj kompilinto István Ertl, plene sukcesis. Rimarkinde, ke nur kvin el ili estas origine hispanlingvanoj; la aliaj estas po unu polo, hungaro, eŭsko, brito, portugalo kaj italo, la lasta el kiuj (Giulio Cappa) tradukis plej multon. Evidente Borges sorĉis spiritojn tre malsimildevenajn, kio konfirmas lian tutmondecon.

Carlo MINNAJA
Jorge Luis Borges: La sekreta miraklo. Kaliningrado, Sezonoj, 2008, 200 broŝuritaj paĝoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07