|
Poezio
Soneto
Neniu vere vivas en libero. En iu senco, ĉiu estas sklavo de malriĉec', malvirto aŭ malvero, de ŝajna bono (en reale mavo), de hipokrito aŭ de hipotezoj nek konfirmitaj, nek iam pruveblaj, senvaloraĵo je merkataj prezoj; ĝis kiam eble en la menson venos konscio pri la trista stato nia: ke vi kaj mi langvoras en katenoj forĝitaj pli per hom' ol per destino: malbeno kaj persona, kaj socia; kaj ni scivolas ĉu eĉ am' aŭ saĝo malfermos la kradpordon de la kaĝo. Garvan MAKAJ
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07
|
|