MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Pri homoj kaj lingvoj romanece

Kris Long iam plendis, ke la esperanta beletro estas „tro lingva”. Ĉu tia makulo efektive malfaciligas la verkadon kaj aprezadon de ordinaraj esperantaj romanoj? Diverse opiniu pri tio diversaj legantoj; Declerck en tiu ĉi verko kaptas per la kornoj sian taŭron: li rezolute donas al ni romanon pri lingvoj.

La esperanta projekto – ekde la ambicio kapti la interŝtatajn pintojn ĝis la romanoj – temas, interalie, pri la bela sonĝo, ke „la popoloj faros en konsento / unu grandan rondon familian”. Tiu sonĝo igas demandi, kiel do la anoj de tia sonĝo antaŭeniru en mondo, kiu notinde malfortigis la familion kiel institucion.

En la nuna ordinargranda romano, Declerck – kies ampleksan romanon Tarokoj kaj epokoj (FEL, 2002) mi flanke sed forte rekomendas, rompante la murojn inter recenzoj en nia transmura lingvo – traktas la ĥemion de multjaraj familioj kaj la fizikon de tiuj, kiuj ekfamilios, en la perspektivo de okcidenteŭropa urba etnomikso. Tiun ĉi firme esperantisman romanon Declerck konstruas ĉirkaŭ la demando, ĉu apud la plezuro de la lingvolernado – kiel la amora – sidas embuske la perforto. Per la fadena ideo, ke la devigo lerni la anglan similas al la seksa trudado, kaj ke Esperanto povas roli kiel repensejo ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri la amaj interkomprenoj kernaj en ĉiuj rilatoj, la romano rakonte interligas mediojn, kuntekstojn, generaciajn vidpunktojn kaj atentindajn figurojn.

La enromanigo de juna turkino, la traktado kun numeraloj turkaj, la eksplicado de hezitemo pri plena plonĝo en la okcidentkulturan naĝujon – ĉu ĉio ĉi lanĉas dialogon interkulturan preter la ĝisnunaj provoj? Sendube, jes, se ĉi tie komenciĝas procezo, daŭronta kaj reprenota de aliaj voĉoj. Tiu ĉi romano ŝvebas apud la ĝenro de persona romano sen grandaj internaciaj temoj, kiun mencias Jouko Lindstedt (p. 58, en sia artikolo Lingvo – rimedo aŭ resurso?, La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin, red. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, Rotterdam: UEA, 2010, 51-62). Kaj tamen la celo de Declerck estas kunplekti la personan elementon kun la internacia – kaj porti la aventuron al pli alta ŝtupo. Laŭ mi, li sukcesas eduki nian guston tien.

Probal DASGUPTA
Christian Declerck: Spitaj – kiel hidrargo. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2008. 208 paĝoj kudre binditaj, ePub, Mobipocket kaj PDF. ISBN 978-90-77066-00-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Probal Dasgupta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28