LeterojPsikologia mistrafo esperantlingva„Ĉu necesas psikologa rethelpo esperantlingva?” demandas Adam Kiss (MONATO 2009/10, p. 20). Mi serioze dubas. Dekomence la aŭtoro agnoskas, ke konceptoj pri psika normaleco kaj nenormaleco (malsano) estas grandparte relativaj: difinoj malsimilas inter diversaj kulturkomunumoj, eĉ inter malsamaj tempoperiodoj ĉe sama kulturkomunumo. Gravas ankaŭ, ke la propra kulturo de la psikologo signife partoprenas kaj influas lian helpocelan intervenon ĉe malsanulo. Ege surprizas do la konkluda propono pri ebla starigo de nova „interkultura psikologa servo”, des pli perreta! Konsternas min la penso pri psikologo el Kanado – ekzemple – provanta perrete flegi psike malsanan japaninon, „danke al Esperanto” ... Bonŝancon! Kapturno ankaŭ rezultas el aludo al ia „esperantista popolo”, kies anoj – konjekteble – suferus de aparte interesaj psikaj problemoj. Danĝera lingvo, tiu! Laŭ mi, tia propono tute mistrafas. Plej verŝajne ĝi rivelas personan intereson de la aŭtoro pri intelektaj interŝanĝoj pri psikologio kun Esperanto-parolantoj diverslandaj. Tute bone. Tamen estas dubinde, ke ĝi rilatas kuracadon. Mi proponas, ke li starigu novan fakan asocion aŭ tiucelan retpaĝaron anstataŭ nova psikologa retservo. Jean ALAIN Kanado
|