LeterojFota eraroLa supra foto sur paĝo 15 de la januara numero de MONATO laŭ mi montras ne la kastelon Lichtenstein, sed la pli faman kaj pli grandan kastelon Neuschwanstein. Kio ligas ambaŭ kastelojn kaj ankaŭ provokas eraron, estas la ja iom simila aspekto, ĉar ambaŭ kasteloj estas fantaziaj imagoj pri romantika mezepoka kastelo kaj estis pli-malpli samepoke (meze de la 19a jarcento) konstruitaj. Por kompari jen la vera kastelo Lichtenstein: www.schloss-lichtenstein.de. Helmut KLÜNDER Germanio
|