MedioDANUBOPriatenti la naturprotektonEn Vieno renkontiĝis ministroj kaj altrangaj registaraj reprezentantoj de 14 landoj de la danuba baseno sub la kunordigo de Internacia Komisiono pri Protekto de Danubo. Enkadre de la renkontiĝo ili subskribis administran planon pri la sekvaj kvin jaroj. Ĝi antaŭvidas aktivaĵojn, kiuj devus realiĝi ĝis 2015 por enigi Danubon kaj ties alfluantojn en bonan ekologian staton kaj atingi daŭripovan akvouzon en la baseno. Post sep jaroj da preparlaboroj la plano esperigas, laŭ prijuĝo de Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj aliaj naturprotektaj organizaĵoj, ke ĉi tiu grava eŭropa akvoarterio estos revivigita. Samtempe naturprotektantoj avertas pri pluaj konstruplanoj ekzemple favore al ŝipveturado, kiuj minacas subfosi la jam starigitajn celojn. Krome ili postulas malpermeson de fosfatoj en la lavo-preparaĵoj por plibonigi la akvokvaliton. Tamen, krom multaj el la planitaj konstruoj kun potenciale damaĝaj efikoj al la riversistemo kaj homo, ĝis nun oni ne notis gravajn „servojn” al la naturo en la danuba administra plano. Ekzemple, en la projekto en la supra parto de Danubo inter Straubing kaj Vilshofen, plivastigo de la rivero per baraĵa akvoŝtupo kaj kanalo detruus la lastan libere fluantan danuban sektoron en Germanio, kun gravaj sekvoj por la biologia varieco kaj la akvoadministrado en la regiono. Planoj pri plivastigo de Danubo por plibonigo de la ŝipveturado minacus krome la trink-akvajn provizojn de Hungario. Infrastrukturaj projektoj en la malsupra Danubo povus tute malaperigi la forte minacatajn populaciojn de sturgo. Pli ol 100 000 civitanoj el la landoj de la danuba baseno subskribis peticion pri ekologie harmoniaj ŝipvetur-projektoj. Reprezentantoj de naturprotektaj organizaĵoj transdonis ĝin al la ministroj de la danubaj landoj kaj alvokis ilin intensigi la klopodojn por vivkapabla Danubo. La plano pri administrado de Danubo estas normo de la akvorilata direktivo de Eŭropa Unio por la atingo de bona ekologia stato de dolĉ-akvaj medioj. „La noveco de la danuba administra plano estas, ke ĝi konsideras ĉiujn naturmediajn sekvojn, kaj ties celoj havas pli vastan atingeblecon ol plibonigo de la akvokvalito, konstruo de novaj akvopurigaj instalaĵoj kaj informado pri la bona agrikultura praktiko”, diris Andreas Beckmann, direktoro de la Programo pri Danubo kaj Karpatoj de WWF. La unuan fojon oni emfazis ne nur la grandan efikon de la akvo-infrastrukturaj aktivaĵoj sur la riveran sanon, sed ankaŭ la neceson priatenti la naturprotekton. Evgeni GEORGIEV
|