PolitikoAltranga protestoPro malbona konduto estis maldungitaj 29 oficiroj de albana taĉmento en Afganio tuj post sia reveno hejmen. Pliaj sep altrangaj oficiroj estis degraditaj. La oficiroj, al kiuj oni promesis 60 usonajn dolarojn tage, ricevis nur 54. Pro tio, kaj proteste, ili ne plenumis ĉiujn siajn devojn en eksterlando. Bardhyl SELIMI
|