Moderna vivoBELGIOPonto per tunelo subfositaAntverpeno estas unu el la gravaj havenurboj en Eŭropo. Krome ĝi situas ĉe nodopunkto de transport-linioj tra Belgio de kaj al Francio, Nederlando, Germanio kaj Luksemburgo. Jam antaŭ 30 jaroj oni pensis pri la minaco de trafik-ŝtopiĝo. Intertempe la problemo akutas. En 2003 la flandra registaro starigis instancon BAM, kiu neŭtrale kaj objektive, sen politika lobiado, pristudu solvojn. Tamen la situacio en Antverpeno estas duoble kompleksa. Unuflanke la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas tre dense loĝata. Aliflanke la haveno, kiu tuŝas grandajn loĝkvartalojn, estu maksimume atingebla. OkulfrapaEn 2008 BAM diskonigis siajn planojn. La ĉefa, okulfrapa parto kombinis novan tunelon sub la rivero Skeldo kun aldona dunivela ponto, du kilometrojn longa, super loĝkvartaloj kaj haveno, por norde kompletigi ring-ŝoseon. Baldaŭ aŭdiĝis protestoj. Pli gravis, tamen, agadgrupo, kiu mobilizis malkontentajn civitanojn, kiuj evidente ne ŝatas konstruaĵon tian super siaj tegmentoj. Ankoraŭ pli surpriza estas la fakto, ke plimultiĝis la grupoj – civitanoj, industriistoj, transportistoj –, kiuj sukcesis en minimuma tempo prezenti alternativojn kaj subfosi la argumentojn, kiujn BAM kolektis post kvin jaroj da multekostaj studoj. ViglajLa viglaj diskutoj, evidente ankaŭ inter politikistoj de opoziciaj partioj, kondukis al popolkonsultado. Strangas, ke la publiko devus solvi tiun kompleksegan problemon. Rezulte: kondamnis la ponton 60 % de la respondintoj. Kvankam popolkonsultado ne devigas la registaron (kontraŭe al referendumo), ĝi tamen lanĉis studon pri aliaj ebloj. Do daŭris internaj politikaj diskutoj. SekuraFine la registaraj partioj prezentis duoblan solvon. Oni provizore decidis, ke tunelo anstataŭos la ponton, kondiĉe ke la eŭrop-unia instanco pri tuneloj deklaros ĝin sekura. Cetere ĝi ne kostu pli kaj ne necesu pli da tempo por ĝin realigi. Tiel gloris la urbestro Patrick Janssens [patrik jansens], kiu ludis ĉefan rolon en decido pri tunelo. Se tiuj ĉi kondiĉoj ne plenumiĝos ĝis la somero, oni tamen konstruos la ponton. Por la infrastrukturo en kaj ĉirkaŭ la urbo oni antaŭvidas kvin miliardojn da eŭroj ĝis 2020. Ankoraŭ solvendas, kiamaniere la flandra registaro, kiu devos efektivigi ŝparojn en siaj buĝetoj, trovos tiun sumon. Ivo DURWAEL
|