LeterojMi koleras!Sur la kovrilpaĝo de la aprila numero de MONATO aperis la titolo „De Gutenberg al iPad”. Oni nun scias, aŭ devus scii, ke antaŭ Gutenberg koreoj uzis moveblajn literetojn por presi. Tio okazis en la 12a jarcento. Eŭropanoj devas nepre ĉesi kaŝi la meritojn el aliaj mondopartoj. Mireille GROSJEAN Svislando
|