LeterojHomaraneDavid Kelso en sia recenzo pri la n-ro 1 de Homarane (MONATO 2010/6, p. 24) skribis: „Armando Zecchin grave maltrafas, kritikante homaranismon kvazaŭ ĝi estus teologio, rivala al la dogmoj de lia amata Vatikano. Tute ne: Zamenhof estis plej bonkora idealisto, neniom teologo.” Ne, mi ne kritikas homaranismon, mi kritikas certan interpreton de homaranismo, laŭ kiu Zamenhof celus per ĝi likvidi ĉiun apartan religion. Se tiel estus, li farintus gravajn erarojn. Mi deziris trovi inter la diversaj zamenhofaj redaktoj pri homaranismo – kaj post la kolokvo pri homaranismo, kies frukto estas Homarane, mi kredas, ke tio emerĝis –, ke Zamenhof opiniis, ke la diversaj „rakontoj” de la religioj „povas ne esti fantaziaj” (estas lia esprimo). Eĉ mi trovas, ke li konfesas ideojn, kiuj estas bazaj por ĉiu religio, kiel la devo sekvi sian konsciencon kaj la evidenteco de la natura morala leĝo, kiuj estas bazaj por la komuna akcepto de religioj kun homaranismo mem. Certe, Zamenhof ne celis esti filozofo kaj teologo, sed tiuj bazaj ideoj orientas la eventualan filozofian kaj teologian pensadon. Armando ZECCHIN Italio
|