LeterojSukcesa senpaga transportoDankon pro la aperigo de la artikolo „Senpaga transporto danke al loĝantarkonsciiĝo” (MONATO 2010/3, p. 18-19). Post unu jaro da funkciado oni konstatas, ke la nombro de vojaĝantoj altiĝis je 71 % (planitaj estis +50 % post du jaroj). Eĉ la lernejanaj aŭtobusoj iĝas pli sukcesaj: +20 %; necesis aĉeti 18 pliajn aŭtobusojn. La publika investo sumiĝas je 1,1 milionoj da eŭroj, al kiuj kontribuis retropago de la entreprenoj. Kalkulita estas nur la publika investo, ne la ŝparo fare de la uzantoj, nek la gajno por la medio. Renée TRIOLLE Francio
|