Moderna vivoEGALECONova socio sen malnovaj stereotipojEn junio estas inaŭgurita en la litova ĉefurbo Vilnius instituto pri seksa egaleco. Temas pri la unua agentejo de Eŭropa Unio (EU) kun sidejo en balta lando. La estrino de la instituto, Virginija Langbakk, diris, ke ŝi esperas kunlaborigi sociajn aktivulojn, kiuj engaĝiĝas pri problemoj de egaleco. „Ni esperas krei novan socion, en kiu forestos malnovaj stereotipoj pri viroj kaj virinoj”, ŝi diris. PerfortoLa prezidanto de Litovio, Dalia Grybauskaitė, kiu partoprenis la inaŭguran konferencon, rimarkis, ke statistikoj pruvas, ke salajroj pro la sama laboro ne estas egalaj por viroj kaj virinoj. Cetere, ŝi atentigis pri la problemo de perforto ene de familioj. La instituto celas lukti kontraŭ diskriminacio pro sekso kaj veki tiurilate la konscion de EU-civitanoj. Krome ĝi kolektos, analizos kaj disvastigos informojn pri egaleco kaj superrigardos la integrigon de seksa politiko en la leĝaron kaj de la unio kaj de naciaj registaroj. LAST
|