LeterojMonato per iPadDankon pro la artikolo pri iPad (MONATO 2010/6, p. 20-21). Ĝi helpis min decidi aĉeti la aparaton. Per iPad oni facilege povas tralegi la revuon en la PDF-dosierformo kaj eĉ ĝui la grafikan kvaliton pli bone ol en la presita versio: belegaj koloroj kaj bonega tekst-kvalito! Plaĉas al mi la varieco de la artikoloj, la recenzitaj libroj (ankaŭ haveblaj por iPad malmultekoste). Mi interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la zamenhofa heredaĵo: Esperanto kiel universala lingvo, homaranismo kiel universala religio, kaj nun haveblas MONATO kiel enkonduko al mondcivitanismo. Koran dankon! Robert POORT Usono
|