LeterojNe tiel eksterordinaraLeginte en la aŭgusta-septembra numero, paĝo 23, artikolon pri trovita piedsigno de dinosaŭro, mi ne certas, ĉu mi bone komprenas la frazon „... la fosiliaĵo estas tute eksterordinara”. La pasintan februaron mi vizitis la hispanan regionon La Rioja kaj mem tuŝis kelkajn el pluraj centoj da tiaj piedsignoj de dinosaŭroj de diversaj specioj, perfekte videblaj en la roka surfaco. Pli da informoj pri tiu allogaĵo troveblas (ankaŭ en la germana lingvo) en www.lariojaturismo.com/dinosaurios/index.php. Manolo PARRA Hispanio
|