LeterojLa lulilo de astronomioLa artikolo pri Mirzo Ulugbeg (MONATO 2010/7, p. 14-18) estas tre interesa kaj instrua, sed mi deziras doni unu malgrandan klarigon. La Internacia Jaro de Astronomio estis proklamita de Unesko, ĉar antaŭ 400 jaroj Galileo Galilei inventis la teleskopon. Nature estas, ke ni apud Galilejo menciu la beogradan scienciston Milutin Milanković. En la tria ĉapitro de sia libro Vojaĝanto tra la universo kaj jarcentoj, kiu nomiĝas Lulilo de astronomio, li en fantazio vojaĝas al Babilono kaj surgrimpas ĝian turon, ĉar tie estis la lulilo de astronomio, antaŭ pli ol du mil jaroj. Atanasije MARJANOVIĆ Serbio
|