AnoncojTREVOR STEELEKvazaŭ ĉio dependus de miĴurnalistoj, se ili estas honestaj kaj kapablaj, estas inter la plej fortaj gardantoj de demokratio. Pro tio ili estas inter la plej endanĝerigataj homoj sur nia planedo: koruptaj registaroj ne povas toleri oponantojn. En la tumulta epoko de Germanio inter la du mondmilitoj sentima ĵurnalisto devis oponi ĉiujn ŝovinistojn, sed tute aparte la leviĝantan movadon de Hitler. En tiu tempo de morala degeneriĝo Kurt Lenz kuraĝis levi sian elokventan voĉon kontraŭ barbareco kaj rifuzis fuĝi, ĉar li kredis, ke ĉiu el ni devas agi kvazaŭ ĉio dependus de mi. Tiu ĉi romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio. La aŭtoro omaĝas Ossietzky kaj lian same brilan kunbatalanton Kurt Tucholsky. Eldonjaro: 2009
|