LibrojKristanisma pia libretoĈi tiu estas tre malgranda libreto, bele presita sur glacea papero kaj kun bunta bildo-kovropaĝo. Ĝia mesaĝo estas, ke ni memoru la eternan paradoksan signifon de Kristnasko, por ĉiu individua persono. Kaj la paradokso? „Tio, kio okazis en tiu fora nokto, / havas enorman kaj esencan signifon / por ĉiuj miaj venontaj tagoj. / Paradokse.” Donald BROADRIBB Max Kašparů: Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj. Tr. Marek Blahuš. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice. 18 paĝetoj vinktitaj. ISBN 978-80-87169-19-3.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|