MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Belaj figoj post Pasko

Kiam la redakcia sekretario de MONATO proponis al mi, ke mi recenzu la prestiĝan Lingvo kaj Menso de Noam Chomsky [ĉomski] en traduko de Edmund Grimley Evans, mi sentis min kvazaŭ elementa instruisto pri matematiko, al kiu oni petas komentarii Ejnŝtejnon ... ĉar almenaŭ en Eŭropo Ĉomski estas konsiderata iu duondio. Do ... mi hezitis.

Eskapo el premo

Sed ... mi pripensis, ke fakte ne estos mia tasko komentarii la tekston de Ĉomski! Mi prijuĝu la esperantan eldonon, la tradukon de Evans do. Nu, tio estas rapide kaj facile farebla! La traduko estas tutsimple perfekta, modela kaj senriproĉa. Plie ĝi aspektas facila. Tio signifas: dum la legado la novaj terminoj (novaj, ĉar plejparte ne jam antaŭe troveblaj en publikaĵoj) neniel ĝenas, neniel bremsas la legadon, donas do impreson de facileco, de natureco; la uzitaj terminoj do certe estas bonaj. Nur unu solan terminon mi renkontis, kiu ne tute plaĉis al mi, por kiu mi pensis havi pli bonan solvon. Laŭdinde estas, ke ĉiuj titoloj de cititaj libroj kaj artikoloj ricevis apudan esperantan tradukon, kaj mi povas certigi, ke estas aparte malfacile kaj riske traduki titolojn.

Perlo de estonta kompleta ŝnuro

La libro estas (kompreneble?) tradukita en multajn lingvojn. Nederlanda traduko aperis jam en 1970. (Inter krampoj: Se la angla estas vere la I.L. kaj se vere ĉiuj lingvistoj perfekte regas ĝin, kial oni tradukis la libron? Pripensu foje, kaj vi komprenos, ke mi metis iun adverbon, en antaŭa frazo, inter krampoj.). Do nun ankaŭ en Esperanton, kiel dua (post Darvino) en la serio Scienca Penso, kaj mi pensas – ĉar ne ĉiuj esperantistoj scias la anglan, kaj do ne ĉiuj esperantistoj estas lingvistoj – ke ĝi meritas tiun honoron. Mi volas, cetere, kun miro kaj admiro, emfazi, ke temas pri vera „libro” laŭ la vidpunkto de bibliofilo. Ĝi estas ne glubindita, ne kvazaŭbindita, sed vere bindita kaj konsistas el sep kunkudritaj kajeroj (en la ne-PIV-a signifo de „parto de ... kaj ene de ... libro”), kio estas raraĵo nuntempe. Interalie, tial mi uzis antaŭe la adjektivon „prestiĝan”, do ne nur pro la enhavo.

Ĉio estas relativa en la mondo

En mia lingvika laboro dum la pasintaj jaroj mi konstatis, ke la duondieco de Ĉomski estas precipe eŭropa, ĉar en Usono liaj kontraŭuloj, ofte eĉ nepre malamikoj, estas multnombraj. Ne nur ĉar „neniu estas profeto en sia urbeto”, sed oni, ŝajnas al mi, ankaŭ projekcias sian politikan kontraŭecon sur lin. Ĉar oni ne simpatias kun liaj politikaj ideoj (estas konate, ke Ĉomski ne estas tajloro, kiu restas ĉe sia laboro), oni deziras ofte eĉ ridindigi lian profesian laboron. Mi trovis, en Interreto, en usonaj recenzoj, multe pli da atakaj recenzoj pri liaj verkoj ol da laŭdaj. Pri unu kritiko mi tamen samopinias.

Mi pekas nun kontraŭ mia decido ne priparoli la ĉomskian enhavon. Ĉiu el la sep ĉapitroj estas teksto de iu el liaj publikaj prelegoj universitataj. Mi estas certa, ke liaj prelegoj estis tre sukcesaj ... ĉar kiel prelegoj ili estas absolute nekompreneblaj, kaj ĝuste tiaj prelegoj estas plej sukcesaj en universitatoj. Ju malpli oni komprenas, des pli oni laŭdas (admiru mian intelektan povon!). Aliflanke ... se vi malrapide digestante legas, relegas kaj studas la tekstojn... vi malkovros trezorejon de perloj, kiuj kuniĝas en brilantan ĉenaron ... eĉ se vi poste, en aliaj ĉapitroj, konstatos, ke vi povos, kiel Ĉomski mem faris, ordigi ilin en alia maniero, por konstrui alian same admirindan ĉenaron. Kiel en matematiko, oni ankaŭ en la ĉomskia sistemo nepre devas konstrui sian konon ĉeneron post ĉenero, ĉar ĉiu ĉenero bezonas la antaŭan por fiksiĝi. Ĉomski ja proksimas la idealon de spirita edziĝo inter matematiko kaj lingviko. Ankaŭ se vi iam en universitato studis la ĉomskiajn teoriojn, vi komprenos pli bone, vi eble finfine komprenos, nepre pli funde komprenos lian rezonadon, eble eĉ danke al la tutesperanta teksto. Simpla legaĵo ĝi ne estas, kaj la libro certe ne legiĝas kiel romano.

Nuneca eldono

La apero de la libro en Esperanto certe ne estas „figoj post Pasko”. La traduko estas farita laŭ la tria eldono (2006) de la originalo (1967). Kaj la dato 2006 estas grava, ĉar tiu ĉi eldono enhavas kvar novajn ĉapitrojn. En tiu maniero vi povos sekvi la evoluon de la teorioj, kaj vi povos demandi al vi mem, kial vi ne mem faris la evoluajn rezonojn, kiujn Ĉomski skizas en la lastaj ĉapitroj. Evans ankaŭ tradukis kaj enmetis la antaŭparolojn de ambaŭ antaŭaj eldonoj. Kvankam mi mem estus preferinta tradukon de Sintaksaj strukturoj (1957), mi pensas, ke por ĝenerala publiko tiu ĉi libro estas pli taŭga, ĉar plejparte ĝi traktas problemojn, kiuj ne estas pure kaj nure lingvikaj. La tekstoj estas partoj el la teorio de Ĉomski, kaj do certe la libro ne estas resumo de ĝi.

La vangoj de la truto

Sed eĉ se vi ne kutimas iam ajn legi enkondukojn, mi konsilas al vi nun, tamen, legi la treege gravajn, interesajn kaj instruajn specialajn antaŭparolojn de tiu ĉi esperanta traduko. Se laŭ la kutima diraĵo „la veneno sidas en la vosto”, tiam nepre en la malvosto sidas malveneno; ĉi tie la komenco vere estas la ĉerizo sur la torto! Tre interese kaj unike estas, ke, denove danke al nia lingvo, du lingvistoj el tre malsamaj regionoj, kaj apartenantaj al lingvaj familioj, kiuj ne ĉiam sentas sin tre komfortaj en ĉomskia medio, verkis tre legindajn kaj valorajn enkondukajn tekstojn. La hinda profesoro Probal Dasgupta verkis pri La internacia lingvo kaj universala gramatiko kaj la japana profesoro Hiroshi Nagata verkis pri La evoluo de la ĉefaj tezoj de Chomsky. Interesa en la kontribuo de la japana profesoro estas la kelkfoja uzo de „alproksimiga tempa korelativo”, nome, „ĉi tiam”. Kiel vi tradukos la paron „ĉi tiam” kaj „tiam” en vian nacian lingvon? Ĉu „ĉi tiam” = „nun”? En la teksto mi ĉiuokaze ne povus anstataŭigi la „ĉi-tiam”-ojn per „nun”-oj, kaj la vortkombino havas signifon kaj sencon en la frazoj. Mi ne scias, ĉu oni donis anglalingvajn tradukojn de ambaŭ artikoloj al Ĉomski, sed mi esperas ke jes.

Petro DE SMET'
Noam Chomsky: Lingvo kaj menso. Tr. Edmund Grimley Evans. Serio Scienca Penso n-ro 2. Eld. Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2010. 188 paĝoj binditaj. ISBN 9789290171140.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro De Smet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07