MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Surpriza proverbaro

Kia patro, tia filo. En la jaro 1905 Marko Zamenhof, la patro de pli konata filo, komencis la eldonadon de Frazeologio Rusa-Pola-Germana-Franca. Kvin jarojn poste la filo publikigis la Proverbaron Esperantan kiel aldonon al tiu kvarlingva kontribuo al la kompara proverbologio. La patro tiam, bedaŭrinde, jam forpasis, kaj lia verko preskaŭ forgesita restas nun sen represoj. La verko de la filo trafis pli favoran akcepton kaj estis plurfoje represita, tiel ke hodiaŭ facilas mendi aŭ elŝuti ĝin.

Multaj esperantaj aŭtoroj, inter ili gravuloj, kiel Waringhien kaj ambaŭ fratoj Rossetti, substrekis la gravecon de la Proverbaro kaj utiligis – fojfoje kun admirinda originaleco – la zamenhofajn proverbojn en la propra verkaro. Ĉio ĉi faras el la Proverbaro nepran legendaĵon por ĉiu amanto de beletro internacilingva.

Estis do la iniciatinto de la esperantaj lingvo kaj literaturo mem, kiu, influate de la patro, lanĉis per la multinflua Proverbaro esperanta la ĝenron de esperantaj proverbaj kolektoj. Alia menciinda nomo estas tiu de Lucien Bourgois, kiu aŭtoris Proverbaron francan-esperantan (1985, kun Georges Lagrange) kaj, bedaŭrige malampleksan, Kvarlingvan proverbaron (2000), en kiu kolektiĝas 482 proverboj francaj, anglaj, germanaj kaj esperantaj. Sed, verŝajne, la plej grava – kvankam laŭ mia scio ĝis nun senrecenza – verko post la zamenhofa estas la ducentpaĝa kolekto redaktita de Erkki Röntynen, Proverbaro – nia komuna heredaĵo (1999), entenanta pli ol 3700 proverbojn el la tuta mondo.

Al tiu ĉi tradicio nun sin aldonas eksplicite la Proverbaro tutmonda de André Cherpillod, jam per sia titolo klara aludo al la zamenhofa Proverbaro esperanta. Kiel moton por la verko Cherpillod – bone konata eks-akademiano, verkinto de multaj informaj broŝuroj pri lingvaj kaj historiaj temoj, aŭtoro de seso da malpli konataj literaturaj tradukoj – elektis „Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo”, citaĵon el la unua antaŭparolo de la zamenhofa proverbaro. (Kvankam tiu antaŭparolo estis subskribita „M. F. Zamenhof”, Cherpillod atribuas la eldiron al Ludoviko, mi ne kapablas diri, ĉu prave.)

Proverbaro tutmonda

Sub tiu titolo estas proponata al ni 150-paĝa listigo de iom pli ol naŭcent esperantaj proverboj; ĉiun el ili sekvas ekvivalentoj – iufoje nur unu aŭ du, iufoje pluraj dekoj da ili – en diversaj lingvoj. Kiam necese, la aŭtoro aldonis al nacilingva proverbo laŭvortan esperantigon. Enkonduke la aŭtoro prezentas tripaĝan studeton pri la ĉefaj trajtoj, kiuj diferencigas la proverban lingvaĵon disde la ordinara; li distingas ses tiajn trajtojn kaj aldonas konsiderindan kvanton da ekzemplaj proverboj. Fine de la libro ni trovas suplemente paĝon da diverslingvaj langrompiloj kaj palindromoj.

Pri la proverbokatalogo mem: sian naŭcenton da esperantaj proverboj Cherpillod ĉerpis ne nur el la zamenhofa proverbaro (tiu cetere enhavas 2630 erojn, el kiuj multajn konsistigas ripetiĝoj aŭ simplaj dirmanieroj), sed ankaŭ el la cetera verkaro de Zamenhof, el la Biblio, el PIV, el la verkoj de gravaj aŭtoroj, kiel Cezaro Rossetti, Raymond Schwartz kaj Marjorie Boulton. Por liveri la nacilingvajn ekvivalentojn la aŭtoro disponis pri tuta internacia teamo de 22 personoj, inter ili Baldur Ragnarsson; el tiu kunlaboro rezultis la arigo de proksimume 4000 proverboj en pli ol 90 lingvoj.

Tio ŝajnas grandega sukceso, kaj estas evidente jam unuavide, ke tiu ĉi broŝuro ekestis nur sekve de multaj laŭdindaj klopodoj fare de la nelacigebla Cherpillod kaj lia tutmonda kunhelpantaro. Tamen estas necese fari gravan rimarkigon, nome ke la tutmonda kunhelpantaro estas preskaŭ tute eŭropa laŭ nacieco.

Malgraŭ tiu fundamenta eŭropeco de la proverbaro ja troviĝas en ĝi konsiderinda nombro da proverboj en tiaj lingvoj kiel la vjetnama, la svahila kaj la aramea. Estas, tamen, neeble ignori la fakton, ke – kiel la aŭtoro mem konfesas – kelkaj lingvoj estas reprezentataj multe pli abunde ol la aliaj: la angla, la franca kaj la germana svarmas tra la tuta libro, dum, ekzemple, la cigana lingvo ludas rolon apenaŭ rimarkeblan. Ne ŝajnas al mi, ke ni vidu tion kiel severan kulpigon: ni nur konsideru, ke, se ĉiuj lingvoj estus same bone reprezentataj, kiel la franca, ni ricevus ne plu broŝuron, sed multegekostan libron plurvoluman! Kaj por tia giganta projekto, bedaŭrinde, ne troveblas en Esperantujo eldonisto, nek publiko ...

La Proverbaro tutmonda estas grava kontribuo al la proverbologia literaturo en Esperanto kaj povas kompariĝi laŭ graveco kun la kolekto de Röntynen. Estas esperinde, ke tiu ĉi verko (kaj tiu ĉi recenzo, eble) instigos ankaŭ aŭtorojn kun aliaj lingvaj, geografiaj kaj kulturaj fonoj al la esplorado de tiu ĉi interesa tereno kaj prezentado al ni de novaj surprizaj proverbaroj el ĉiuj partoj de la mondo.

Andreo LOVANIENSIS
André Cherpillod: Proverbaro tutmonda. Kelkaj miloj da proverboj el 90 lingvoj. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2010. 157 paĝoj broŝuritaj. ISBN 2-906134-89-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andreo Lovaniensis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28