PolitikoALBANIOPartio kverelas, popolo suferasLa usona ambasadejo en la albana ĉefurbo Tirano ne pagos promesitan monsumon al la registaro, se la reganta politika partio ne ekesploros la rezultojn de la pasintjaraj landaj balotoj. Pro tio, siavice, la opozicio rifuzas aprobi reform-leĝojn. Rezulte Usono ne emas pagi la monon promesitan kadre de la fonduso por la jarmilo, kiu helpas subevoluintajn landojn. La koncerna sumo celas la konstruon de administra juĝejo sed, dum forestas interkonsento inter la partioj, la mono ne estos pagita. Tiamaniere partioj kverelas, sed la popolo suferas. Bardhyl SELIMI
|