PolitikoALBANIOEdziĝo esperigaSurpriza edziĝo de la albana socialista partiestro Edvin Rama, ankaŭ urbestro de la ĉefurbo Tirano, altiris la atenton de albanoj. Rama, 45-jaraĝa, jam du fojojn sensukcese edziĝinta, estas atakita de demokratoj pro sia privata vivo kaj eĉ nomita samseksemulo. La publiko opinias, ke tiu ĉi tria edziĝo bone aŭguras por mildigi politikan streĉitecon en la lando. Socialistoj, 18 monatojn antaŭ landaj balotoj, rifuzis subteni en la parlamento reformojn. Tamen unu tagon post la nuptofesto Rama partoprenis kunvenon alvokita de ĉefministro Berisha por diskuti interpartian konsenton rilate tiujn leĝojn. Bardhyl SELIMI
|