PolitikoBRAZILOLulita de la antaŭuloLa lastan dimanĉon de oktobro 2010 la brazila civitanaro kreis historion: la unuan fojon elektiĝis virino al la plej alta respublika posteno, tiu de prezidanto. Ŝia nomo: Dilma Rousseff [diŭma husef]. Nuntempe en Brazilo ĉiu balotado okazas rekte kaj retkomputile. Do de la momento, kiam la lasta civitano tajpas la numeron de sia kandidato per la elektronika balotujo, ĝis la anonco de la rezulto, pasas maksimume du horoj. Tiu sistemo estas preta kalkuli 135 804 433 voĉdonaĵojn. Praktike ĉeestis 106 605 599, do 78,50 % el la civitanoj laŭleĝe kapablaj efektivigi sian demokratian rajton. VenkoLa venko de la kandidatino Dilma Rousseff estas ankaŭ la venko de prezidanto Lula da Silva. Ĉi tiu, proponinte ŝin kiel kandidaton por la Laborista Partio, prezidis Brazilon dum du sinsekvaj mandatoj. Laŭkonstitucie neniu rajtas trian sinsekvan periodon, ĉu kiel prezidanto, ĉu ĉefestro de ŝtato, federacia distrikto aŭ municipo. Aparte rimarkindas, ke Rousseff neniam antaŭe kandidatiĝis. Dum José Serra [ĵuzé seha], de la Brazila Socialdemokrata Partio, la ĉefa oponanto, jam elektiĝis kiel deputito, senatano, urbestro kaj eĉ kiel estro de San-Paŭlo, la plej riĉa ŝtato de Brazilo, la kandidatino proponita de Lula okupis postenojn nur de la publika administracio. SindikatistoTiel finiĝas la erao Lula. Ekslaboristo ĉe la aŭtoindustrio, eksmigrulo el la arida nord-oriento de Brazilo, Lula fariĝis la plej elstara sindikatisto de la tiel nomata ABC de San-Paŭlo (ABC: siglo de la urbonomoj Sankta Andreo, San-Bernardo kaj San-Kaetano). La agado de Lula antaŭ la plej forta laborista movado de Brazilo efektive metis punktofinon al la militisma diktaturo (1964-1985). En 1980 li fondis la Laboristan Partion, per kiu li spertis politikan karieron de federacia deputito, antaŭ ol trafi la nacian prezidantecon (2003) – ne senpene, ĉar tio okazis post tri malsukcesaj provoj. ŜuldoLa politiko de Lula akcelis la brazilan ekonomion kaj samtempe ŝanĝis la vivon de 24 milionoj da mizeruloj, kiuj migris al la meza socia klaso. Rilate al la internacia ekonomio li solvis la gigantan ŝuldon ĉe Internacia Mona Fonduso: nun Brazilo eĉ pretas prunti monon. Tiel kreiĝis neologismo: paralele al la formo milionulo aperas brazilionulo. Rimarkindas ankaŭ lia diplomatia klopodo por paco kaj en Sud-Ameriko (Venezuelo kaj Kolombio) kaj eĉ en Mez-Oriento (Palestino, Israelo kaj Irano). La nova prezidanto, Dilma Rousseff, estas filino de la bulgara poeto Pétar Russév, kiu iĝis brazila civitano kun la nomo Pedro Rousseff, kaj de la brazila instruistino Dilma Jane Silva. Rousseff studis en tradicia katolika lernejo, sed la trankvilo de tiu ordinara familio ŝanĝiĝis pro la ŝtatrenverso en 1964. GeriloEn la unuaj jaroj de la militisma reĝimo la 19-jara Rousseff kontraŭbatalis la respublikon de generaloj per engaĝiĝo en urba gerilo. Arestite, ŝi estis torturita de la tiama politika polico kaj restis en malliberejo dum tri jaroj (1970-1972). Denove libera, ŝi studis ekonomikon kaj dediĉis sin al publika administrado. La nuna 62-jara kaj ĵus elektita prezidantino estis konata kiel kompetenta administrantino. Antaŭ nelonge Rousseff sukcese batalis kontraŭ limfa kancero, kiu trafis ŝin tuj post la deklaro de Lula favore al ŝia kandidatiĝo. Ŝi kampanjis, promesante daŭrigi la politikon de Lula. Laŭ ŝi venis la horo por aboli mizeron en Brazilo. Por tio ne mankas al ŝi kuraĝo kaj kompetento. Siavice Lula promesis ne ŝovi la barbon en la novan administracion. Li, kiu venkis la antaŭjuĝojn de la elito, kiu dubis pri la kompetenteco de simpla laboristo kiel respublikestro, rompis ankaŭ la antaŭjugon de reakciuloj pri la rolo de virino kiel ŝtatestro. Jozefo LEJĈ
|