Moderna vivoTRANSPORTOMagia tapiŝoPere de indukto oni povas ŝargi elektran dentobroson sen konektilo. En Belgio la saman metodon oni povas uzi por ŝargi la baterion de elektraj veturiloj. Flanders Drive estas entrepreno kun subteno de la flandra registaro por helpi projektojn rilate al novaj trafikteknologioj. Ĝi nuntempe provizos vojparton per indukta infrastukturo en la pavimo: per tia sistemo aŭtoj povos ŝargiĝi dum veturado. Evidente tio ege pligrandigos ilian veturoradiuson. La sistemo servos por publikaj kaj por privataj transportiloj. Por privataj aŭtoj oni krome ellaboras hejman ŝargotapiŝon. Sufiĉas veturi sur ĝin por ŝargi la bateriojn. Ivo DURWAEL
|