LibrojVagadoj urbaj kaj mensajEble vi legas ĉi tiun recenzon pri la novelo „Kiel vaglumo” de Willem Elsschot, ĉar vi vidis atentokaptan anoncon en la decembra numero de MONATO. La anonco promesas plurtavolan legaĵon, kiun oni povas malĉifri diversmaniere. Kiel ni rakontu pri ĝi, ne rompante la enigmon? La leganton, tenantan la libron en la manoj, atendas nova elprovo: li trovas sufiĉe detalan enkondukon de Eric Rinckhout en la nederlanda lingvo kaj en Esperanto. Ĉu legi ĝin antaŭ la novelo kaj tuj ekkoni ĉefajn turnojn aŭ prokrasti la sugestojn ĝis la fino de la legado? Krom diversaj klarigoj, la enkonduko donas utilan informon pri la aŭtoro, fama flandra verkisto, kies vera nomo estas Alfons de Ridder (1882-1960). Ni ne konsilas la libron al tiuj, kiuj ŝatas klaran rakontaĵon, aventurojn, ĝojan atmosferon. La novelo legiĝas malfacile pluraspekte: lingve, komprene, humore. Tamen ĝi havas multajn aludojn, vekas pensojn, faras demandojn kaj devigas serĉi respondojn. La novelo mem estas tre mallonga, nur 35 paĝoj, kaj la historio estas tre simpla. Unu pluvan malserenan vesperon triopo de brunhaŭtaj maristoj akompanataj de loka loĝanto Laarmans, serĉas en Antverpeno unu virinon laŭ la adreso sur cigaredskatolo. Estas tre malmulte da aliaj agantoj, sed multe da pensoj, komparoj, rememoroj, revoj, provoj kompreni sin mem kaj siajn zorgatojn fare de Laarmans. La renkonto kun orientuloj pensigas lin pri familia vivo, pri amataj virinoj, pri rilatoj inter homoj, pri religioj kaj soci-aranĝo, ĉu aferoj estas realaj aŭ imagaj, ĉu ili estas gravaj aŭ ne. La maldika libreto invitas al serioza pensado pri amo, vivo, socio. Pretaj sekvi mensajn vagadojn de la protagonisto legu „Kiel vaglumo”. Anna kaj Mati PENTUS Willem Elsschot: Kiel vaglumo. El la nederlanda tradukis Bert Boon. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2010. 56 paĝoj binditaj. ISBN 978-90-77066-45-4.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|