LeterojObama silente aprobasVi eble jam bone konas mian favoran, eĉ entuziasman simpation al Obama. Mi tolereme akceptis liajn diskutindajn kompromisajn cedojn al la „ŝtat-intereso” koncerne al Gvantanamo, iraka kaj afgana militoj, bankistaj kanajlaĵoj, sanitara servo, petrol-esploroj kaj similaj, ĉiam pensante „nu, li devas adaptiĝi al la majoritata pensmaniero de la usonanoj.” Nu, pli bone akcepti etan malbonon, ol pli grandan malfeliĉon ... Sed ĉio havas limon. Nun ni ŝokite legas, ke lia ministro pri eksterlandaj aferoj Clinton asertas, ke Berlusconi – la nuna okcidenta Bokasa – estas „multevalora, nemalhavebla amiko-aliancano de Usono”. Kaj Obama ... silentas, do aprobas. Ne, tion ni ne povas akcepti! Jam en la 30aj jaroj Churchill, pro „ŝtat-intereso”, proklamis Mussolini „granda nemalhavebla ŝtatisto”, pro tio, ke li stabiligis la eŭropan situacion, haltigante la komunistan komploton. Kaj nun li, ĝuste li, Obama, elektita pro la entuziasma favoro de homamasoj strebantaj al almenaŭ iom da socia justeco – fakte aprobas, laŭdas, akceptas – pere de sia ministro pri eksterlandaj aferoj – la fiegan agadon de malestiminda mafiano – simila al la itala Al Capone – pro tio, ke li stabiligas la eŭropan situacion, evitante financan katastrofon! Kaj li kovarde silentas! NE! Tio estas nekomprenebla, nepardonebla! Ni, sanmensaj italoj, suferegas pro la krima agado de Berlusconi, tiu narcisisma seksmania ŝakristo, kiu minacas renversi nian liberalan konstitucion kaj starigi sud-amerikeskan banandiktaturon, por senĝene daŭrigi siajn „sovaĝajn noktajn orgiojn” (laŭ priskribo de usona ambasadoro) ... Kaj li, Obama, nia heroo, nia ideala ŝtatisto, aprobas, laŭdas, dankas tian kanajlon! Kion alian esperi? Kion alian kredi? Se tia estas la realo: nenia espero por la homaro! Ŝokite, indigne, triste. Sen Rodin Italio
|