LeterojGratulojn al Yves NicolasGratulon kaj dankon al Yves Nicolas pro lia inteligenta analizo de la francaj protestoj kontraŭ la prokrasto de la emeritiĝa jaro de 60 ĝis 62 (MONATO 2010/12, p. 14-15). Estis facile por eksterulo iom malestimi tiujn protestojn, ĉar, kiel Nicolas mem diras, la ŝanĝo estas fundamente prava decido. Nicolas multe helpis min kompreni la verajn, legitimajn bazojn de la protestoj. Gratulon kaj dankon ankaŭ al MONATO, kiu per tiaj artikoloj ebligas komprenon de alilandaj eventoj, komprenon, kiun mi ne akiris pere de usonaj kaj eŭropaj ĵurnaloj. Bruce SHERWOOD Usono
|