LeterojGratulojn al Yves Nicolas (2)Mi volas gratuli ĉiujn pro la interesa enhavo, vere mult-devena (ne nur eŭrop-devena!), de la decembra numero de MONATO. Krome, mi plene konsentas kun Yves Nicolas pri lia analizo koncerne la ok amasajn surstratajn manifestaciojn en Francio kontraŭ la projekto – nun leĝo – pri la reformo de la emeritiĝosistemo. De pli ol dek jaroj kreskas la maldungado, pliriĉiĝas la riĉuloj kaj la sinsekvaj registaroj malmuntas, unu post la alia, la sociajn akiraĵojn. La francaj civitanoj ne rezignis; tion ekkonscios Sarkozy almenaŭ en 2012, okaze de la prezidanta balotado! Pierre GROLLEMUND Francio
|