PolitikoKIPROBrigadistoj min-acitajMinitan terenon, ne simple malbonstatan straton, eniris membroj de la grek-kipra fajrobrigado, kiam ili eniris la bufrozonon dividantan Kipron, por estingi incendion. La rado de aŭtopumpilo, traveturante kampon, trafis minon, kiu eksplodis. Bonŝance nur unu homo estas leĝere vundita, sed damaĝitaj estas tri kamionoj. La kvin fajrobrigadistoj devis atendi en la minita kampo kvin horojn, ĝis savis ilin senminigistoj de Unuiĝintaj Nacioj, la organizaĵo, kiu administras la bufrozonon. EnketoLa nerimarkita minita tereno, en zono zorge kontrolata kaj oficiale deklarita senmina, konsternis la grek-kiprajn aŭtoritatojn, kiuj malfermis enketon por malkovri, kiu pri la minoj respondecas. La bufrozono, aŭ tiel nomata verda linio, senhomas ekde 1974, kiam Kipro estis dispartigita en grekan kaj turkan partojn. Roberto PIGRO/pg
|