LeterojNe stumblu en la kaptilonPlurfoje mi vidis favorajn artikolojn pri vakcinado, sed neniujn malfavorajn. Kial? Mi scias, la medicinaĵmerkato multe pagas por reklami siajn varojn, eĉ disvastigante mensogojn, sed bona informilo devus ne stumbli en la kaptilon. Michel MARKO Francio Respondo de la redakcio: MONATO povas publikigi nur tion, kion ĝiaj korespondantoj sendas. Artikoloj, kiuj per faktoj ilustras tiajn mensogojn, kompreneble estas bonvenaj.
|