LeterojPropravola fraŭlinecoRilate la artikolon de Xu Jinming (MONATO 2011/2, p. 17) mi deziras rimarkigi, ke kleraj virinoj estas kutime ekonomie sendependaj kaj propravole elektas fraŭlinecon. Edzo kaj infanoj kunportus laborŝarĝon kaj emociajn skuojn, mankon de propra tempo kaj limigon de decidoj, hobioj kaj amuziĝo. Almenaŭ en okcidentaj landoj edzineco/edzeco ofte estas evitata pro minaco de malsukcesoj, divorcoj. Eĉ havi infanon eblas sen edzo, kaj tio ne plu estas honto, sed tamen miaopinie maljusta por la naskoto. Raita PYHÄLÄ Finnlando
|