LeterojCenzuro (3)Kiam mi foliumas novan MONATOn, mi elektas, kion mi legos, pro la temo de la artikolo, ne pro la opinio de la verkinto. Mi eĉ legis la absurdan artikolon pri la naskiĝloko de Obama, ne pensante pri malabonado! Nur strangulo lernas Esperanton por legi nur opiniojn, kiuj kongruas kun liaj. Mi esperas, ke MONATO restos malfermita kaj plu kontraŭos ĉiaspecan cenzuradon. Peter BOWING Hungario
|