Moderna vivoEKSA JUGOSLAVIOAntaŭ 30 jarojEn la norda Makedonio okazis solenaĵo por memorigi eventojn de antaŭ 30 jaroj, kiam etnoalbanoj manifestaciis sub la slogano „Kosovo-Respubliko”. En la tiama Jugoslavio albanoj, konsiderataj duagradaj civitanoj, okupis laŭnombre la trian lokon – post serboj kaj kroatoj – sed ne posedis sian ŝtaton-respublikon. Aliaj nacianoj – makedonoj, montenegranoj, bosnianoj kaj slovenoj – jam havis siajn. Do en Tetovo, kie loĝas multaj albanoj, oni okazigis paroladojn, kiuj prilumis la tiamajn tempojn. Oni aŭdis, ekzemple, pri la subpremado de manifestaciantoj flanke de policanoj kaj armeanoj, el kiu sekvis enkarcerigoj kaj mortoj. La protestoj kondukis al la disfalo de la tiama Jugoslavio. Bardhyl SELIMI
|