Moderna vivoINFANOJHela helpoEn la albana ĉefurbo Tirano estas inaŭgurita nova servo por helpi infanojn perfortitajn, vagabondajn aŭ alimaniere marĝenigitajn. La Hejmeto de la Koloroj estas starigita de la urbodomo de Tirano por servi infanojn, kiuj urĝe bezonas helpon. Inter ili estas romaaj infanoj, kiuj estas lastatempe minacataj kaj devigataj forlasi provizoran loĝejon apud la urbocentro. La „hejmeto” estas tagnokte malfermita kaj povas subteni ĝis 100 infanojn per nutrado, vestaĵoj kaj medicinaj, klerigaj, juraj kaj aliaj servoj. Bardhyl SELIMI
|