PolitikoEŬROPA UNIOLibera moviĝo, liberaj opiniojKoleris albanoj, kiam rumana deputito en la Eŭropa Parlamento, Boştinaru Viktor, diris, ke EU nuligu la pli liberan vizo-reĝimon por albanoj. Jam ekde decembro pasintjare albanoj rajtas libere moviĝi tra la t.n. Ŝengen-landoj de Eŭropa Unio. Albana deputito, Jozefina Topalli, akuzis la rumanon pri rasismo, dirante, ke lin influas eksterlandaj malamikoj de Albanio. Albanoj respektas la regulojn rilate liberan moviĝon, ŝi diris, kaj senkiale postuli nuligon de tiu ĉi rajto „kanajlas”. Boŝtinaru, kadre de dutaga konferenco pri Balkanio okazanta en aprilo, neis la asertojn de sinjorino Topalli, taksante ilin „ofendaj”. Bardhyl SELIMI
|