LeterojBelas malgrandoMi grandparte samopinias kun Garvan Makaj (MONATO 2011/6, p. 8). Mi ne vere komprenas la deziron pri ŝtata unuiĝo, kiun multe da esperantistoj havas. Diverseco estas pli riĉa ol monokulturo, kaj tio validas ankaŭ por ŝtatoj, registaroj, politikaj sistemoj ktp. Unu granda mond-imperio certe estus terura, griza, konformista diktaturo, ĉiuokaze, eĉ se ĉiu „mondcivitano” havus voĉdonrajton. En tiu mondo simple ne plu ekzistus iu ajn maniero starigi alternativojn aŭ eskapi de la centra povo de la burokrataro. Se la registaro farus malbonan decidon, estus vere monda katastrofo ne plu evitebla aŭ korektebla. Fine mi povus aldoni hipotezon biologian: ĉu ni, homoj, vere kapablas kompreni la mondon kiel unu grandan sistemon? Ĉar tio estus la plej grava necesaĵo por havi grandan superŝtaton. Nia evolua historio estis historio de centmiloj da jaroj en etaj bandoj, kutime ne pli ol cent aŭ ducent maksimume, kaj la mondaj eventoj kaj katastrofoj homdevenaj de la pasintaj jaroj certe ne donas bonan impreson de nia evoluo ... Kevin DE LAET Belgio
|