LeterojGeografiaj nomojVolonte mi reagu je la librorecenzo de Pejno Simono rilate al geografiaj nomoj (MONATO 2011/10, p. 26). Antaŭ multaj jaroj mia amiko Tibor Sekelj kaj mi estis estraranoj de Internacia Geografa Asocio. Tibor plurfoje vizitis min, kaj unu el niaj diskuttemoj estis geografiaj nomoj. Ni venis al tre simpla solvo de la problemo en Esperanto. Ĉiuj nomoj sekvu 2 regulojn: 1. Ĉiu nomo, originale skribita en lingvo kun „latinaj” literoj, restu neŝanĝita en Esperanto (Lyon, Windhoek, Buenos Aires, Palembang). Escepto estas nomoj, kiuj ricevis historie esperantigitan nomon (Novjorko, Roterdamo, Kaburbo). 2. Ĉiu nomo, originale skribita en lingvo kun „nelatinaj literoj”, sekvu la Esperanto-ortografion (tio okazas ankaŭ en aliaj (naciaj) latinliteraj lingvoj – Ajutaja, Tajpej, Charkov, Esfahan), kun la samaj esceptoj kiel sub 1 (Pekino, Moskvo, Hanojo). Kompreneble oni ĉiam povos interkrampe mencii la prononcon aŭ la signifon, se dezirata kaj utila. Kees RUIG Nederlando
|