EnkondukoFine, sed ne adiaŭe32a jarkolekto, numero 12 ... Denove jaro finiĝis. Kaj estis bona jaro. La redaktoro de la rubriko „Leteroj”, kiu kutime estas la unua, kiu ekscias, se legantoj ne estas kontentaj, apenaŭ ricevis mallaŭdajn vortojn. Tute male eĉ, venis leteraj gratuloj pro la „pli bona diverseco de la revuo” (n-ro 11), „pro inteligentaj analizoj” (n-ro 2), „pro bonege ellaboritaj raportoj” (n-ro 4), „en stilo, kiu nete superas tiun de naciaj komunikiloj” (n-ro 8-9) ... Gratulojn do al ĉiuj korespondantoj de MONATO dise en la mondo kaj al la tuta redakta skipo! Por la nova jaro 2012 MONATO provos sekvi la saman vojon kaj liveri al vi indajn raportojn kaj analizojn, kiujn vi ne legis aliloke, ne povas legi aliloke, ĉar por nia magazino raportas ja lokanoj, kiuj konas la tieajn fonojn. Ĉu do nenio ŝanĝiĝos la venontan jaron? Tamen. Unu iom drastan ŝanĝon ni faros. La rubriko „Enkonduko” – tiu, kiun vi nun legas – malaperos en sia nuna formo. La ŝparitan lokon ni disponigos al aliaj rubrikoj, ĉar tro ofte en la lastaj jaroj aktualaj kontribuoj ne povis aperi pro manko de spaco. Se estos io speciale raportinda pri la vivo de MONATO, ekzemple pri la dungo de nova redaktoro, pri enkonduko aŭ forfalo de rubriko, tiam ni faros tion en speciala porokaza kontribuo. Ho jes, alian detalon mi preskaŭ forgesis. En la 1a de januaro mi fariĝos emerito. Mi ne plu estos profesia esperantisto tiam. Sed mi ne intencas jam forlasi vin. Se la kolegoj, kaj vi, miaj legantoj, min eltenos, mi volonte plu kunlaboros en mia plej ŝatata revuo kiel volontulo, same kiel tiom multaj inter vi. Tamen, ĉar tiu ĉi rubriko malaperos, mi lastan fojon, sed ne adiaŭe, diras al vi sincere via Paŭl PEERAERTS
|