MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Bela sonĝo de l' homaro ...

Antaŭ kelkaj tagoj nia poŝtisto alportis libreton al mi. Ĝi venis de Julia Sigmund, la inspira redaktorino de alia libreto kun atestoj de cento da samideanoj pri ... la tagoj, kiam ili estis plej feliĉaj. Do mi pensis ricevi denove kolekton kun korvarmigaj, feliĉigaj kaj ĝojigaj vivomomentoj.

Sorto donas favoron, sorto donas doloron

Tamen la titolo de la libreto igis min dubi. Nomoj kaj Sortoj. Kial Julia elektis la vorton sorto? Por mi la vorto alportas timon, necertecon, malbonan aŭguron. Sed la zamenhofa proverbo 194a sugestas, ke ne nepre estu tiel! Ĝi ja ankaŭ povas esti favora. Nu ja, la „necerteco”, tamen, estas nepra elemento de la ideo „sorto”.

Neniu evitos sian sorton

Aĥ, se oni bone pripensas, oni komprenos, ke la ideo „sorto” estas iu „sapveziko” ... aŭ iu „figo post Pasko”, ĉar oni algluas la etikedon „estis ŝia sorto!”, nur kiam oni priparolas intan okazaĵon. En la lasta historieto de la libreto, knabineto eskapas esti viva entombigita nur, ĉar la patro ankoraŭ lastafoje deziras rigardi ŝin antaŭ ol li fermas la tombon. Nu! Ĉu la knabino „eskapis sian sorton” aŭ ĉu estis ŝia sorto, ke ŝi lastmomente saviĝis? Interesa estas la konstato de la knabino – nun jam 65-jara – ke „ŝi estis kondamnita al la vivo”. Do altajn ideojn pri sia vivo ŝi certe ne havas!

Ĉifona vesto ...

Tute ne temos pri la kovrilo de la libro! Ĝi estas tre deca, sincera kaj eble aluda! Montriĝas soleca homa figuro, suriranta la vivovojon kaj trenanta longan incitan ombron malantaŭ si ... iom timigan. Tiu figuro kaj tiu ombro regule revenas en la libro kiel fono sub la teksto. Bonega ideo! Mia intertitolo „ĉifona vesto ... ” aludas la zamenhofan proverbon el paragrafo 229a, kiu ilustras la temon „honesto”: Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto. La dek tri historietoj, tute klare plejparte „veraj”, honeste priskribas homajn sortojn kaj ne kaŝas mizeron, malfeliĉon, malhoneston, kruelon kaj korupton. El la dek tri historietoj estas nur du aŭ tri, kiuj havas iom „gloran finon”. Tamen ili povos alporti apogon en propran mizeron, ĉar pere de mizero de aliaj homoj oni povas trovi ian memkonsolon!

Vivo kaj lingvo

Homoj, kiuj konas Julia – kaj kiu ja ne konas ŝin? – sentos dum legado, kvazaŭ ke ŝi sidus antaŭ ili, en fotelo, kaj trankvile rakontus la historietojn. Kaj ŝi uzas sian propran kutiman lingvon, kun kelkaj (tre malmultaj, sed tamen iuj) personaj propraĵoj, do sian propran idiolekton ... kaj tio vere ne ŝokas min. Konsideru, baldaŭa leganto de la verketo, tiun rimarkon kiel instigon serĉi la kelkajn privataĵojn, ĉar ... mi mem estis instigita al interesa pensado, ke (kaj Zamenhof mem iam esprimis tiun ideon) fojfoje logiko povas pravigi (necesigi?) gramatikan eraron.

Petro DESMET'
Julia Sigmond: Nomoj kaj Sortoj. Eld. Exit, Cluj-Napoca, 2011. 110 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-606-92460-3-0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28