Moderna vivoUSONOŜtato-statoLaŭ statistikoj el la jaro 2010, la meza aĝo de usonanoj estas 37 jaroj. En la usona ŝtato Teksaso la meza aĝo estas 33,6 jaroj; antaŭ 10 jaroj 32,6 jaroj. Teksasanoj plu ne tiom aĝas, ĉar la ŝtato de ekonomia vidpunkto tre allogas la junan generacion. Meksikdevenaj estas 38 % de la teksasa loĝantaro: tiu ĉi granda meksika komunumo stimulas konstantan pligrandigon de la loĝantaro. La teksasa loĝantaro jam atingis 25 milionojn – 25 % pli ol en la jaro 2000. AMIK
|