|
Poezio
Soneto por M.
Mi amas vin, ĉar vi min amis pli kiam mi ne konsciis pri la vero ke amo estas pli ol nostalgi' pli eĉ ol fideleco kaj sincero. Dum kvindek jaroj kune estis ni kaj spertis ke malblinda estas amo kaj ne imuna kontraŭ malkompreno; kiel ĝi povus resti, do, la samo? Ni estas nur maljuna infanaro Kiu nenion scias pri la celo de la ekzisto, nek de nia faro sed iom konis de la bon' kaj belo.
Certe nur estas, amantin' kompata: mi ne meritis esti tiom amata. Garvan Makaj
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07
|
|