Moderna vivoSLOVAKIOUnuarangeVenkis urbo slovaka en internacia konkurso aŭspiciita de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por kontraŭbatali korupton en publikaj servoj. La estro de la urbo Martin, Andrej Hrnčiar [hrnĉiar], ricevis trofeon kaj atestilon dum UN-konferenco en Afriko. La premio, transdonita dum la tiel nomata Tago de Publika Administrado, spegulas la renovigon kaj kvaliton de publikaj servoj en Martin. Julius HAUSER
|