|
Poezio
Miasmo
Certe, utila estas kapitalo uzata por la bono de l' homaro tamen, absinto iĝas ĝi kaj galo fonto de la indigno kaj amaro pro ago de la fia avarulo voranta ĉion en la porkotrogo – ekspluatanta, sangavida pulo: bankisto, koruptulo, spekulanto. Kie? – ne nur la pasintjara neĝo! Kie justeco? Kie la kompato?: Ne por povruloj egaleca leĝo pro supereco de la plutokrato. Sategon al riĉuloj mono portas dum niaj povraj fratoj malsatmortas. Garvan MAKAJ
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07
|
|