EkonomioBELGIOAkciuloj profitas de la financa krizoDanke al donitaĵoj de la Nacia Banko de Belgio kaj de la belga ministro pri financoj, Didier Reynders [didjé rejnders], oni eksciis ke, malgraŭ la krizo, la dividendoj en Belgio ege kreskis. Inter 2000 kaj 2009, la profitoj de la entreprenoj kreskis je 75 %, dum la investoj kreskis nur je 32 %. La fisko ricevis nur kelkajn pliajn procentojn de kompaniaj impostoj. Ankaŭ la dungitoj ne tiom profitis: la sumo de la salajroj kreskis je 40 %. Precipe la akciuloj povis festi: la sumo de la dividendoj kreskis en la supre menciitaj jaroj de 9 al 26 miliardoj, do preskaŭ triobliĝis. Plej surprize: la kresko plej grandis dum la krizaj jaroj 2008 kaj 2009. Ivo DURWAEL
|