Moderna vivoRECIKLIGOFlugo-ruboStevardoj de la usona flugkompanio American Airlines kreis fonduson por kolekti rubaĵojn restintajn en aviadilejo-salonoj. La rubaĵo konsistas ĉefe el aluminiaj trinkaĵo-skatoloj. La fonduso, laŭnome „Flugoj”, funkcias en grandurbaj flughavenoj, ekzemple Dalaso, Ĉikago kaj Nov-Jorko. Laŭ esplorado, ĉiu pasaĝero averaĝe „produktas” ĉirkaŭ 600 gramojn da rubaĵo, ĉefe trinkaĵo-skatolojn. Tial ne estas mirinde, ke la fonduso en 2010 kolektis aluminion kontraŭ valoro de 90 000 dolaroj. La mono estas donacita al viktimoj de naturaj katastrofoj, ekzemple inundoj. AMIK
|