Moderna vivoSLOVAKIOMielaj medalojSukceson rikoltis slovakaj abelbredistoj ĉe internacia kongreso en Argentino. Ili gajnis ses medalojn, inkluzive de du oraj kaj unu arĝenta por mielvino kaj tri aliaj por mielo. Konata slovaka produktisto de mielvino estas la familio Kudláčková [kúdlaĉkova] el la distrikto Trnava. Ilia „ora” produkto, nomita Trnavská medovina (Mielvino de Trnava), akiris en la lastaj kvar jaroj jam 4an medalon en kategorio de la komercmielvinoj. InventaĵojLa internacia federacio de abelorganizaĵoj, Apimondia, kun membroj en 70 landoj, okazigas kongreson ĉiun duan jaron. La pli ol 10 000 delegitoj ĉe la ĉi-jara kongreso partoprenis konkursojn, ekspoziciojn pri inventaĵoj, produktaĵoj kaj literaturo, kaj prelegojn pri sciencaj temoj. La venonta internacia kongreso de abelbredistoj okazos en Ukrainio. Julius HAUSER
|