Spirita vivoGERMANIONova sinagogo inaŭgurita en SpeyerMil jaroj estas antaŭ Dio kiel unu tago. Sekve pasis antaŭ Dio nur unu tago dum la lastaj mil jaroj de la juda ĉeesto en la urbo Speyer ĉe Rejno, Germanio. Sed la homoj en siaj teraj tagoj perceptas pli detale, pli distinge siajn tagojn kaj jarojn ol Dio en sia majesta superrigardo. En mil jaroj forfluintaj kun la Rejno-akvo, en tiu ĉi komunumo okazis gloraĵoj kaj abomenaĵoj intersekve. RevenoLa 9a de novembro 2011 almenaŭ estis tago de ĝojo, ĉar oni tie inaŭguris novan sinagogon. Ĝojo pri juda preĝejo en la urbo de mondkonata katolika katedralo kaj protestanta memoriga preĝejo pri la reformacio. Preskaŭ samaĝa kiel la katedralo estas la ĉeesto de juda komunumo en Speyer, kaj estis komence episkopo, kiu permesis ĝin. Sed estis poste tamen kristanoj, kiuj klopodis nuligi ĝin, kaj estis germanoj, kiuj sukcesis forbruligi la duan sinagogon en la pogroma nokto la 9an de novembro 1938, tiel denove ekstermante la judan vivon en la urbo. Neniu kredis pri reveno de ties kulturo. Sed ĝi revenis forme de iamaj sovetianoj, enmigrintaj en Palatinaton. ResumoLa raportanto de MONATO, kiu bone observis la eventojn dum la lastaj jardekoj, provas resumi laŭ teraj tempounuoj: MalvastaLa nova sinagogo, fenestre malfermita al la urbo kun la katedralo en la orienta fono, estas sufiĉe malvasta, taŭga nur por cent personoj samtempe. Por la inaŭgura ceremonio oni povis allasi eĉ ne la edzinojn de la funkciuloj. Des pli la MONATO-raportanto, malgraŭ bonaj kontaktoj, ne sukcesis ricevi lokon inter la moŝtuloj. Sed li observis – cetere unuafoje en sia vivo – pere de interreta dissendado la ceremonion, kiun la televida firmao nomis Livestream. Tiun „vivan fluadon” oni tamen mortigis je la antaŭvidita tempolimo, kvankam pri aliaj eventoj la televido emas daŭrigi ĝis la efektiva fino. Sed por la plena informado de la MONATO-legantoj la buroo de la urbestro bonvole disponigis plenan gazetarinforman dosieron. Post mil jaroj nova (tria) sinagogo en Speyer – ĉu oni povas fidi pri ties daŭripovo? Eble ne daŭros longe, ĝis MONATO raportos pri la malfondo de iuj kristanaj preĝejoj tie kaj aliloke. Kaj certe pri la fondo de moskeo samurbe. Eble tiam la samaj personoj kunsidos inaŭgure, same kontente, kaj same laŭdante sin mem. UnuDume Dio iritiĝinte rigardas suben al siaj kredantoj. „Kial tiuj formikoj malofte kune festas min, preferante kverelojn pri mi? Kial tiuj teruloj insistas kulti min per preskaŭ ne plu travideblaj, inter si fervore distingiĝemaj ritoj? Kial ili ne preĝas unuiĝinte? Ĉu mi ne estas unu? Nu, ili denove havas miljaran okupiĝon. Sufiĉas, ke mi morgaŭ klopodos ree pri ili.” Franz-Georg RÖSSLER
|