Moderna vivoSLOVAKIOKuracisto-krizoLa slovaka registaro deklaris krizostaton en 15 malsanulejoj, kiam kuracistoj nuligis siajn laborkontraktojn. Temas precipe pri tiel nomataj bazaj kuracistoj kiel anestezistoj, obstetrikistoj kaj kirurgoj. La kuracistoj celas radikale ŝanĝi kaj sian laborkodon kaj la financadon de la sanservo, kaj samtempe altigi siajn salajrojn. La registaro rifuzis iliajn postulojn kaj tiujn de la kuracista sindikato. Pro la krizostato la registaro certigis kuracistan zorgadon en plej urĝaj kazoj. Julius HAUSER
|